Taghajko

post matenmanĝi nur limas la ĉielo… ekflugas gruo / after breaking fast, the sky's the limit… crane takes flight #hajko #haiku #esperanto (Estis fakte cikonio, sed tro da silaboj. :-)

blankaj tavoloj flosas super la kapo… floroj sub nuboj / white layers float overhead… flowers under clouds #hajko #haiku #esperanto

nuboj malhastas, eĉ apenaŭ moviĝas… la ŝoka finaĵ' / clouds take their time, scarcely even moving… the shocking end #hajko #haiku #esperanto

ruĝa ĉapelo kaj blankaj epoletoj… tamburas pego / a red hat and white epaulettes… drumming woodpecker #hajko #haiku #esperanto

jam necesaj, sed ankoraŭ ombroj mankas… folioj hastu! / already needed, but still lacking shadows… hurry up, leaves! #hajko #haiku #esperanto

edziniĝonto ploras en sia robo… pluvas hodiaŭ / bride-to-be crying in her gown… it's raining today #hajko #haiku #esperanto #NPRPoetry

sub pezaj nuboj kun malvarmeta vento… la floroj tremas / under heavy clouds with a cool breeze… the flowers tremble #hajko #haiku #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=161…

nur kelkaj floroj ŝprucas el mortonta arb'… mi verkas hajkojn / just a few flowers spring from the dying tree… I write haiku #hajko #haiku #esperanto

kiel horloĝo, la sakuro ekfloras… aŭdiĝas zumad' / like a clock, the sakura starts flowering… the soind of buzzing #hajko #haiku #esperanto

malgraŭ laboro, burĝonoj ne atendos… mi ne forgesos / despite work, the buds won't wait… I won't forget #hajko #haiku #esperanto