Taghajko

matenaj nuboj… elverŝi la kafon kaj aldoni kremon / morning clouds… pour out the coffee and add cream #hajko #haiku #esperanto

senĉesa grilo kaŝita tre proksime… eble per fajro… / constant cricket hidden somewhere close by… maybe with fire… #hajko #haiku #esperanto

malnova pordo kun vundoj kaj cikatroj… sed malfermita / an old door with wounds and scars… but open #hajko #haiku #esperanto

sub altaj pinoj en malhela arbaro… ruĝaj fantomoj / beneath tall pines in a dark forest… red ghosts #hajko #haiku #esperanto

en la ĝardeno kreskas multaj aferoj… sed zorgoj velkas / in the garden grow many things… but worries wither #hajko #esperanto

la ruza vulpo kaptis stultan kuniklon… korvo atendas / the wily fox caught the stupid rabbit… crow waits #hajko #haiku #esperanto

melhela arbo kun malhelaj folioj… kaj nigra koro / a dark tree with dark leaves… and a black heart #hajko #haiku #esperanto

la plej malgrandaj mordas la plej dolore… aĉegaj kuloj / the littlest ones bite the hardest… wretched mosquitoes #hajko #haiku #esperanto

iom post iom la nebulo leviĝas… kisi ĉielon / little by little, the fog lifts… kissing the sky #hajko #haiku #esperanto

sen ĉielarkoj kaj sen blua ĉielo… sed naskiĝtago / without rainbows and without a blue sky… but birthday #hajko #haiku #esperanto